Loren ([info]gute) wrote,
@ 2005-05-14 17:20:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
danke
Dimanĉe mi vidis ĉe [info]learn_esperanto afiŝon malaktualan je monato, kie studanto de lingvoscienco petas al LJ-uzantaj Esperantistoj angle respondi tri bazajn demandojn pri sia sperto de Esperanto, por helpi al prezento al liaj samkursanoj. Mi supozas ke jam pasis la prezento, sed eble mi tamen respondos.

Estis bonege, legi tie la 12 respondojn. Tio kontribuis al io dolĉa por mi, la kresko de mia dankemo, ke Esperanto ekzistas tia, kia ĝi estas, kaj ke mi trafis ĝin kaj povas uzi ĝin -- dankemo kiu atingas ĉi-monate nivelon kiun mi ne antaŭe vidis en mi. Eble kiam mi ĵus ekkonis Esperanton... sed tiu estis febra, tio estas, ŝancelaĵo. Tiu ĉi estas kvieta.



Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…